Ĉu mi komparu vin al tag' somera?
Vi estas ja pli bela kaj serena:
Majflorojn ofte vipas vent' severa,
Kaj tro maldauras la somero bena.
Jen, brogas la okulo de l'ĉielo,
Jen vualiĝas ĝia vido ora,
Kaj iam senbeliĝas ĉiu belo
Lau voj' natura aŭ pro fat' rigora.
Sed jam ne velkos via plensomero,
Nek dekliniĝos de l'beleco nuna;
La Morto vin ne tenos kun fiero,
Se vin la vers' eterna gardas juna:
Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,
Vivante en vivanta vers' vi sidos.
|
El angla R.Rossetti |
|